PETROCARIBE: por la energetika sekureco.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-07-03 07:02:40

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Alvenis al Havano la lerneja ŝipo de la venezuela armeo, Simón Bolívar, kiu ĉi-foje efektivigis vojaĝon omaĝe al PETROCARIBE, institucio kreita danke al iniciato de la venezuela prezidento Hugo Chávez,  por atingi energetikan sendependecon de la regiono.

Tiu ĉi integriga mekanismo festas sian dekan datrevenon kaj la celo de la lerneja ŝipo, ankaŭ nomata senlima ambasadoro, estas viziti la havenojn de kelkaj landoj kiuj membras en tiu ĉi programo kontribuinta al bonfarto de la popoloj en la regiono.

PETROCARIBE ne nur impulsis la energetikan sekurecon, sed ankaŭ la ekonomian kaj socian progreson de la membrolandoj.

Laŭ studoj faritaj de kelkaj agentejoj, se ne ekzistus PETROCARIBE, la plej etaj kaj malriĉaj landoj de la kariba kaj centramerika regiono forfalintus fronte al la monda krizo kiu eksplodis en 2008.

Surbaze de la principoj de komplementeco, solidareco, justico socia kaj komuna volo  batali kontraŭ malegaleco, la bloko estis kreita la 29-an de junio 2005 en Puerto La Cruz, Venezuelo, dum la unua renkontiĝo energetika de ŝtatestroj de la kariba regiono.

De tiam kaj ĝis novembro de 2014, la membrolandoj ricevis 301 milionojn da petrolbareloj de Venezuelo, en kondiĉoj favoraj.

Same, PETROCARIBE kontribuis al starigo de infrastrukturaj projektoj  kaj sociaj programoj per la fondaĵo alianco ALBA-Karibo. Ĝis nun ekzistas pli ol 69 projektoj sociaj kun investo je 106 milionoj da dolaroj.

En Sankta Lucia, ekzemple la bonfaroj danke al tiu ĉi mekanismo plibonigis la vivkvaliton de la ne edziĝintaj patrinoj, tial ke ĝi faciligis  ke per la programo SMILES  ili ricevas trejniĝon en turismaj servoj.

PETROCARIBE ankaŭ stimulis la produktadon de nutraĵoj en la kontinento, kun la celo ke ĉiu kapablu produkti laŭ la bezonoj, kio estas tutgloba defio fronte al la nuna situacio. En la 9-a pintkunsido de PETROCARIBE,  okazinta la pasintan marton en Karakaso, oni decidis injekti 200 milionojn da dolarojn al la Fondaĵo de solidara investo  PETROCARIBE-ALBA, por evoluigi diversajn projektojn de komplementaj energifontoj.

Tiuj ĉi projektoj inkluzivas sun-energion, vent-energion kaj la programon por utiligi ŝparlumigilojn.

Kiel bone esprimis la kuba vicprezidento Miguel Díaz-Canel, PETROCARIBE estas enorma verko de frateco kaj kompromiso kun la integriĝo de niaj popoloj, rezulte de la solidaremo de Chávez kaj ties patrolando, Venezuelo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up