La kubaj virinoj okupas kreskantajn spacojn en la scienca vivo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-08-23 19:08:30

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La federacio de kubaj virinoj kies 55-a datreveno estas festata en tiu ĉi 23-a de aŭgusto, laŭdas la rolon de la sciencistinoj en kunteksto  kie la organizaĵo laboras por fortigi la socian projekton de la lando kaj la rajtegalecon de sia membraro.

La virinoj multe partoprenas la ekonomian kaj socian vivon samkiel en la decidorganoj, celo  ĉiam impulsita de la fondint-prezidantino de la federacio, Vilma Espín.

Je monda nivelo Kubo montras siajn progresojn rilate egalecon de ĝenroj kaj enposteniĝo de la virinoj je 20 jaroj depost la konferenco de Beijing, kie oni adoptis revoluciajn instrumentojn por agadi kontraŭ diskriminacio.

Kongrue kun la politika volo tiucela, la virinoj konsistigas plimulton aŭ havas similan reprezentiĝon kiel la viroj en gravaj sektoroj de la kuba socio. Ili konsistigas 48% de la ŝtata laborforto,  kaj en la edukado, sano kaj jura sistemo ili estas plimulto.

Ili okupas 52% de la bezonataj spacoj de universitataj titoloj, 49% el la parlamentaj seĝoj kaj 13% de la postenoj de la ŝtata konsilantaro.

La virinoj reprezentas 53% de la scienclaboristoj, teknologia renovigo kaj la teknika branĉo.

En tiu sfero elstaris siatempe la doktorino Rosa Elena Simeón, iama ministro pri scienco, teknologio kaj medio; inter la plej aktivaj nuntempe estas Maria Amaro Pascual, biostatistikino kiu dum pli ol 20 jaroj lokis sin avangarde de la klinikaj elprovoj en agadkampo en kiu Kubo elstaras je regiona nivelo.

La organizaĵo de kubaj virinoj estas vitala  eksponanto de la civila socio en Kubo kaj helpas multobligi la virinajn fortojn al ekonomiaj taskoj ĉiam pli kompleksaj, eĉ ne kutimaj kiel en la agrikulturo.

En tiu ĉi datreveno, la organizaĵo kiun membras pli ol 4 milionoj da virinoj tutlande, plu laboros por aliro, sen ekskludoj, al ĉiuj virinoj kaj en ĉiuj sferoj de la socio.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up