Virinoj en la centro de la kuba socio: bondezirojn al la Federacio de Kubaj Virinoj

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-08-23 09:15:55

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La 23-an de aŭgusto oni festas en Kubo novan datrevenon de la virina organizaĵo, nome FMC, kiu estiĝis de antaŭ 57 jaroj por plenumi gravan kaj konstantan taskon doni al la kubaj virinoj centran rolon en la konstruado de nova socio.

Tial, hodiaŭ en la centro-orienta provinco Camagüey okazas speciala omaĝa ceremonio.

Kun la alveno de la revolucia transformo de la jaro 1959, nova etapo malfermiĝis al virinoj en la kuba socio gviditaj de la kreita federacio de kubaj virinoj, kiun la kuba prezidento Fidel Castro mem impulsis por partoprenigi virinojn en la sociajn trnasformojn entreprenitajn de la revolucia procezo tra la tuta lando.

Nuntempe, la kuba sperto pri formado de virinaj labor-rimedoj estas modela kaj ofte  prezentata en internaciaj virinaj forumoj.

Kubo posedas pli ol 78 mil gelaboristojn en la scienca sektoro, kaj el ili, 53,2% estas virinoj, same en aliaj  sektoroj kiel edukado kaj publika sano.

Hodiaŭ, okaze de la fondodatreveno kvindeksepa de la Federacio de Kubaj Virinoj, tiu ĉi organizaĵo alfrontas la defiojn de la novaj tempoj kun la konvinko ke ili estas heredantoj de la plej bonaj tradicioj de la kuba popolo.

La centra solenaĵo porokaza efektiviĝas ĉi-23an de aŭgusto en la centro-orienta provinco Camagüey per distingoj al elstaraj virinoj,  renkontiĝoj por spertointerŝanĝo kaj aliaj agadoj tra la tuta lando.

Sendube, en tiu ĉi tago  Kubo denove festas kaj omaĝas virinojn pro ilia valora kontribuo al konstruado de pli bona socio kun  la certeco  ke pli bona mondo eblas, kaj virinoj en ĝi rolas centre kaj grave kune kun ĉiuj fortoj de la socio.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up