6-a Kongreso de Esperanto en Kubo: Lingvoj kaj kulturoj por identeco en diverseco.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-08-05 10:01:20

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

De la 18-a ĝis la 22-a de novembro 2015 okazos en Havano la 6-a kongreso de Kuba Esperanto-Asocio, kiu arigos esperantistojn el la tuta lando plus eksterlandaj geamikoj kiuj esprimis sian intereson veni al Kubo por ĝui la landan kongreson, kies ĉefa temo estos Lingvoj kaj kulturo por identeco en diverseco.

Kiam oni trarigardas la homaran historion eblas konstati ke la lingva adaptiĝo estas parto de la instinkto de supervivado, ĉar adapti nian parolmanieron al la ĉirkaŭajo  helpas nin identiĝi kun ĝi, kaj tia konduto kongruas kun la evoluigaj teorioj kiuj asertas ke transvivas ne nepre la plej fortaj sed tiuj kiuj pli bone adaptiĝas al ŝanĝoj.

Tiamaniere oni konfirmas ke por starigi la identecon, tio estas, la apartesenton  al iu kolektivo aŭ grupo,  la lingvo estas esenca, ĉar ĝi determinas kaj favoras nian senton pri tio ke ekzistas propra lingva variaĵo kiu karakterizas nian grupon kaj samtempe distingas nin de la aliaj.

Pri tiuj ĉi demandoj traktos la kongreso krom enhavi kulturklerigan kaj distran programon, instruado de la lingvo, seminarioj, ekskursa programo kaj vere riĉa semajno en Havano, en la sidejo nacia de la kuba unuiĝo de arkitektoj kaj konstruiĝenierado.

Por pliaj informoj vizitu la paĝon www.esperantocuba.org

Bonvenon en Havano!



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up