Civila aviado kuba fronte al la estonteco.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-02-16 22:55:01

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La 15-an de februaro 1960 integriĝis sub la kuba flago la linio Cubana, formita de la entreprenoj Aerovias Q, Cuba Aeropostal kaj Ekspreso Aera Interamerika laŭ dispozicio de la juna revolucia registaro, kaj tial oni konsideras tiun daton kiel la Tago de la laboristo de la kuba civila aviado.

Konsiderante la kreskon je 18% de vojaĝantoj al la kariba lando, efektiviĝis intervjuo kun la doktorino Mayda Molina Martínez, direktorino pri aera transporto kaj internaciaj rilatoj de la instituto de la civila aeronaŭtiko de Kubo, kiu esprimis ke estas vera salto provokita de la nuna scenejo kaj ĝi streĉigas la eblecojn de infrastrukturo kaj niaj flugoj.

Molina klarigis ke oni intense laboras por krei la necesajn kondiĉojn fronte al tiu kresko kaj ekzistas granda intereso flanke de la kuba institucio, la ministerio de transporto kaj la kompanio de civila aviado Cubana S.A kiu grupigas la entreprenojn por tiuj servoj, cele al plibonigo de la kvalito kaj atento al la uzantoj.

En perspektivo ekzistas ampleksigo de la instalaĵoj sed ankaŭ plibonigoj en la atento-servoj por la flugkompanioj kaj pasaĝeroj, la ekipaĵoj, jen en la flughaveno jen en la kargo-entrepreno Aero Varadero, ŝi aldonis.

Ŝi asertis ke laŭlonge de tiu ĉi jaro, oni atendas kvalitan salton en la transdono de servoj.

Numtempe la aviado emis al malpli da agantoj kaj pli grandaj aviadiloj, pro ekonomia kialo, sed ĉi-momente flugas al Kubo 47 regulaj flugkompanioj kaj 16 luitaj flugoj tra 10 internaciaj flughavenoj de la insulo.

El Nordameriko okazas 6 regulaj flugoj, el Eŭropo 20 flugkompanioj,  el Latinameriko kaj Karibio 19, el Azio ĵus komenciĝis flugoj de Air China kaj el Afriko, la linio TAAC el Angolo.

La doktorino klarigis ke indas mencii ke krom flugo ekde Latinameriko al Havano, ankaŭ estas aliaj flugoj al Varadero, Santa Clara kaj somere komenciĝos flugoj al Holguin, en la orienta parto de la lando, kio evidentigas la intereson rilate al aliaj turismaj destinoj.

En tiu ĉi kunteksto kreskis la flugoj el Mexico, Francio, Germanio, Kolombio kaj Panamo, ĉi-lasta per sia flugkompanio Copa, kiu havas 7 flugojn tage al Havano kaj somere havos flugojn al Holguin.

La fakulino esprimis ke ankoraŭ la kvalito ne atingas la nivelon de niaj deziroj, sed rilate al operacia sekureco kaj aviada sekureco la laboro estas serioza kaj prestiĝa.

Pri la temo de la rilatoj kun Usono, Molina emfazis ke de antaŭ kelkaj jaroj la du landoj havas rilatojn ĉefe pri aera trafiko, kio pliiĝis en aliaj temoj kiel operacia sekureco, aliaj normalaj ligoj ekzistantaj estas samaj kiel kun la aeronaŭtikaj aŭtoritatuloj.

La funkciulino klarigis ke la administracio pri sekureco kaj transporto (TSA) havas interŝanĝojn tial ke ekzistas luitaj flugoj, kaj krome estas aliaj rektaj kaj ĉiam okazas vizitoj al la insulaj flughavenoj kie la usonaj linioj efektivigas siajn flugojn.

Ŝi aldonis ke post la 17-a de decembro de 2014 unu el la unuaj amendoj faritaj de la usona registaro, specife la departemento de transporto, rilatis al la flugoj kaj starigis la eblecon ekdialogi por regulaj flugoj, kio ne signifas forigi la luitajn flugojn.

Molina precizigas ke kiel rezulto de la dialogo ili interkonsentis pri memorando de interkompreno por restarigi la regulajn flugojn kaj akton de komuna dialogo, kiuj estos subskribitaj de la reprezentantoj de ambaŭ registaroj.

Tiu ĉi interkonsento ebligos starigi la regulajn flugojn de usonaj flugkompanioj kaj ankaŭ kubaj. Ne estas facile konkretigi ĝin pro la usona leĝo pri ekonomia sieĝo, sed en ĉiuj aspektoj regas reciprokeco, tio estas samaj rajtoj por ambaŭ partneroj, sendepende de ĉiuj demarŝoj farentaj por ekfunkciigi tiujn operaciojn, ŝi aldonis.

La fasko da reguloj aŭ amendoj faritaj en tri momentoj flanke de Usono, malfermiĝas, kvankam ne kiel dezirate, eĉ ne kiel estus farebla flanke de la ekzekutivo kiu povus adopti aliajn regulojn kiuj elfosus la enhavon de la sieĝo, tamen, tio signifas certa avanco.

Oni ne eliminis la malpermeson por Kubo utiligi la dolaron en la internaciaj transakcioj, kio malhelpas, tamen, estas reala paŝo antaŭen al la normaligo de la reciprokaj rilatoj; ni iras popaŝe, kio faciligos la rilatojn inter la du landoj, la moviĝemon de pasaĝeroj kaj kargoj laŭnecese.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up