Juan Formell kaj Los Van Van: La legendo

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-08-21 19:08:19

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Omaĝe al la nomata Trajno de la kuba muziko kaj ties fondinto, estas libro ĵus publikigita en Kubo de la ĵurnalisto kaj esploristo Rafael Lam, sub la titolo Juan Formell kaj Los Van Van: La legendo, evento okazinta en la havana kulturcentro Frago kaj Ĉokolado.

Edmundo Pina, membro de la mita grupo, esprimis ke tiu ĉi volumo de la eldonejo Ediciones cubanas, de la entrepreno Artex, kompilas notojn, gazetarajn artikolojn, kaj memoraĵojn kiuj montras diversajn facetojn de la arta vivo de la artisto, konsiderata unu el la plej gravaj muzikistoj de la insulo.

La libro inkluzivas ĉion rilatan al ties vivo kaj verko, krom la atestaĵojn kaj biografiojn de ĉiu muzikisto iam partopreninta la grupon.

En la libro oni rakontas la kulturan okazaĵon kiu apartenas al la muzika historio de la insulo, kaj ĝi estos konsulta dokumento por la nunaj kaj estontaj generacioj, lasante ties spurojn, valorojn kaj kreivan forton de la popola muziko, aldonis la muzikisto.

Laŭ la aŭtoro, la libro naskiĝis en la periodo de la eksplodo de la nomata muziko salso en Kubo, en la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento kaj disponigas al la legantoj aspektojn malmulte konatajn de Formell kaj la membroj de la grupo.

Fidela defendanto de tiu muziko, Rafael Lam komentis ke gravas koni la historion de tiu ĉi ensemblo kiu signis markilojn en la sonpanoramo de la insulo.

En la libro aperas bildoj de la fotisto Iván Soca en la kovrilo kaj kontraŭkovrilo, kaj fotoj faritaj laŭlonge de la vivo de la orkestro fondita de antaŭ 47 jaroj.

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up