Leonardo Padura prezentis libron en la 26-a internacia librofoiro de Havano

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-02-16 07:38:20

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Leonardo Padura

Havano, 16 feb (RHK) La konata kuba verkisto Leonardo Padura, prezentis la trian eldonon kuban de La romano de mia vivo,  taksita de la recenzistoj, la lengantoj kaj la aŭtoro, kiel la plej bona el siaj verkoj.

Padura, kiu  ricevis la Nacian Premion de Literaturo en 2012 kaj aliaj internaciaj premioj,  esprimis ke la kuba leganto estas la plej bona ebla, en la hispana lingvo.

Li esprimis ke tiu ĉi libro enhavas pli bonan ekvilibron inter tio kion volis diri, kaj tio kion li sukcesis diri.  Temas pri historio esence kuba, rilata al la procezo de la nacieca origino, la traŭmoj kiuj akompanadis tiun procezon laŭlonge de 200 jaroj, tra la modela figuro de José María Heredia, elstara kuba poeto de la 19-a jarcento,  kaj  kies vitalaj spertoj, iel povus okazi en la nuna kunteksto.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up