Nova disko de la populara orkestro Los Van Van

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-12-25 16:05:45

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La populara kuba orkestro Los Van Van prezentis sian plej novan diskon sub la nomo Heredaĵo, la unua sen partopreno de la fondinto de tiu elstara muzikgrupo, Juan Formell.

La nuna direktoro, Samuel Formell, prezicigis ke la albumo proponas 14 kanzonojn en kiuj oni povas identigi la sonon kiu distingas la grupon kaj ĝin eldonis la entrepreno de kubaj sonregistraĵoj kaj eldonoj muzikaj EGREM.

Laŭ esprimis Samuel, Heredaĵo obeas al la fakto ke la disko plu tenas kontinuecon de la laboro de sia patro, kaj oni povas senti la respondecon de la tuta orkestro por savgardi la distingilon de Los Van Van.

Li aldonis ke la disko estis multe prilaborita kune, kiel ĉiam okazis en la orkestro.

La antaŭa disko La fantazio, aperis en 2014 kaj estas la lasta sonregistraĵo de la grupo kun partopreno de Juan Formell, la fondinto, kiu forpasis en majo de tiu sama jaro.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up