UNESCO: distingo por la havana historiisto Eusebio Leal.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-09-19 14:54:58

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Irina Bokova, ĝenerala direktorino de la UNESCO transdonis la Omaĝan Medalon 70 jaroj de tiu UN-organizo,  distingo  simbolanta la pacon, al doktoro Eusebio Leal Spengler, historiisto de Havano, en la Palaco de la Dua Kaporalo situanta en la malnova urbocentro, muzeo kies restariga laboro estis subtenata de tiu internacia organizo kaj financita de la Eŭropa Unio.

Okaze de la omaĝa ceremonio, Irina Bokova precizigis ke Leal estas “simbolo por la UNESCO, ilustrita humanisto, viro de tiu ĉi epoko; dankon pro ĉio farita kaj farota”.

Eusebio dankis al Irina Bokova pro ŝia sindonemo kaj ankaŭ dankis al la antaŭuloj, al la fondinto de la oficejo de la Historiisto, Emilio Roig, al siaj kunlaborantoj, kiuj akompanas lin en la sindona misio savgardi la memoron kaj la patrolandan heredaĵon.

Cetere, Bokova priskribis Havanon, deklaritan Homara Heredaĵo de UNESCO en 1982, kiel urbo rezultinta el miskaĵo kaj centro de unuiĝo de la amerika kontinento kun la aliaj kontinentoj.

La ceremonion ankaŭ ĉeestis la ministroj de edukado Ena Elsa Velázquez, de kulturo, Julián González, la prezidantino de la nacia konsilantaro de kultura heredaĵo, Gladys Collazo, inter aliaj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up