Olga Tañón koncertos en Kubo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-12-02 07:27:55

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La portorika kantistino Olga Tañón vizitas Kubon kiel promesite por koncerti en la orienta urbo Santiago de Kubo kaj en Havano.

Dum sia restado en la insulo ŝi vizitis la centran urbon Ciego de Ávila, je 430 km oriente de Havano,  kie ŝi trairis la centrajn stratojn kaj vizitis kelkajn instituciojn; en la ĉirkaŭaĵoj de la provinca muzeo pri historio, granda homamaso proksimiĝis al la kantistino internacie konata kiel la Virino de Fajro, kiu iom dialogis kun la publiko kaj dankis la akcepton; ŝi esprimis sian admiron al la kubanoj.

Olga Tañón prezentos du koncertojn en Kubo dediĉitajn al la kuba familio, unue la venontan sabaton en la Placo de la Revolucio Antonio Maceo, en Santiago de Kubo kaj la alian, la 12-an de decembro en Havano.

La artistino, gajninta 5 Premiojn Grammy, estas konsiderata unu el la plej multfacetaj de Portoriko, kaj estas inter la inaj voĉoj pli popularaj de la latina muziko.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up