Sukcesa premiero de Acosta Dance.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-04-11 18:22:14

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La monda premiero de la kompanio de la kuba dancisto Carlos Acosta allogis la publikon per kuraĝa kaj alispeca programo kiu antaŭvidas sukcesan vojon por la danckompanio.

En la halo Federico García Lorca de la Granda Teatro de Havano Alicia Alonso, la juna grupo mirigis la publikon per sia arta peco Nenio estas en la ĉirkaŭaĵo, selektitaj  poemoj de Joaquín Sabina (Hispanio) kaj Vinícius de Moraes (Brazilo).

Versoj sen muziko, kaj en la voĉoj de siaj aŭtoroj, akompanis la grupon de dancistoj kiuj per vortoj kaj gestoj sukcesis rekte komunikiĝi kun la spektantoj, kiuj ĝuis prezenton emociplenan, simplan kaj ĉefe tre kubanecan.

Por la fermo, renaskiĝis la peco Carmen, ĉi-foje per la koreografio de Carlos Acosta kaj viva muziko interpretita de la Sinfonia Orkestro de la Granda Teatro de Havano, sub la reĝisorado de la majstro Giovanni Duarte.

Laura Treto, Javier Rojas kaj Luis Valle vivigis la pecon kiu baziĝas sur la homonima romano de la franco Prosper Mérimée en  nuntema versio,  kun la aldona partopreno speciala de la cigana kantistino Genara Cortés kaj la hispana dancisto Rafael Amargo.

Sendube, Acosta ne seniluziigis la publikon donante al Kubo,-loko kie li formiĝis kiel dancisto- spektaklon belan kiu markas la komencon de nova etapo en lia profesia vivo, ĉi-foje malantaŭ la scenejo, sed nur post brili en la plej gravaj teatroj de la mondo kaj emeritiĝi kiel unu el la ĉeffiguroj de Royal Ballet.

La venontaj 12-a kaj 13-a de aprilo, la sama teatro ricevos denove la prezenton de la dancensemblo kun nuntempa selekto kiel parto de la unua sezono de la grupo en la insulo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up