Brazilo: kampanjo por la demokratio kaj justico.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-11-10 07:42:29

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Brasilia, 10 nov (RHK) Sociaj movadoj, sindikatoj kaj politikaj partioj progresemaj lanĉis en Sao Paŭlo defendan kampanjon por la demokratio, la jura rajto kaj la  ekzprezidento Luis Inácio Lula da Silva.

“Por Brazilo justa por ĉiuj kaj por Lula” anoncas la slogano kiu gvidas la kampanjon, kiu laŭ la organizantoj obeas al grupo de minacoj kaj retroiroj kiuj ŝvebas sur la Jura Rajto en la lando kaj bezonas firman respondon flanke de ĉiuj demokratoj, raportis Prensa Latina.

La evento markos la komencon de vasta movado tutlanda kaj eksterlanda, surbaze de kiu organiziĝos manifestacioj kontraŭ la jura persekutato altrudata al Lula kaj ankaŭ favore al demokratio.

Ili atengigas ke la jura rajto konsekrita en la Konstitucio de 1988 “estas la pli grava historia atingo de la brazila socio”.

En demokratio  Brazilo travivis periodon de institucia stabileco kaj ekonomiaj kaj sociaj avancoj, kaj transformiĝis en pli bonan kaj pli egalecan landon, sed tiu granda konkero kolektiva nun estas minacata pro konstantaj atakoj kontraŭ la rajtoj kaj garantioj, sub la preteksto batali kontraŭ koruptado, avertas la komuniko.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up