Frei Betto: forpasis la lasta granda gvidanto de la XX-a jarcento.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-11-27 17:39:06

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Brasilia, 27 nov (RHK-PL) La brazila teologo de la liberigo Frei Betto, esprimis ke kun Fidel forpasas la lasta granda gvidanto de la XX-a jarcento; la  lasta kiu transvivis al la sukceso de sia  propra verko: la kuba revolucio.

Aŭtoro de la libro “Fidel kaj la religio” inter pli ol 50 libroj publikigitaj, la dominika pastro emfazis ke la kuba gvidanto kiu kondukis la destinojn de sia lando dum preskaŭ 50 jaroj, lasas ne mezureblan heredaĵon.

Kubo estas la sola lando de la mondo kiu ricevis la viziton de kvar Papoj; kaj ne estas esence katolika, esprimis Frei Betto, kiu memorigis ke la Papo Francisko elektis Kubon kiel renkontiĝejon por sia realproksimiĝo al la ortodoksa eklezio kaj de la realproksimiĝo al Usono.

“Mi kredas ke Fidel mortis feliĉa pro la kohereco de sia vivo”, li emfazis.

Fidel Castro, li aldonis, estis homo, kiu, sendepende se ni konsentis aŭ ne kun liaj ideoj kaj pozicioj, transformis Kubon en nacion suverenan, eta teritorio, kie, tamem, ĉio okazanta provokas  ĉies atenton.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up