Rusio: fajro-halto en Alepo kaj garantio de sekureco.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-12-05 09:09:47

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 5 dec (RHK) La ministro pri eksteraj rilatoj de Rusio, Serguéi Lavrov, anoncis ĉi-lunde ke la fajro-halto en la siria urbo Alepo ekkomencos depost kiam oni interkonsentu itineron kaj daton por la eliro de la batalantoj de la armita opozicio de la urbo.

Tiurilate, precizigis Lavrov ke en Ĝenevo, grupo de spertuloj rusaj kaj usonaj laboras en la preparo de plano por la retiriĝo de la batalantoj de la oriento de Alepo, kaj post la eliro de la milicanoj el tiu regiono, komenciĝos la fajro-halto.

Laŭ asertis la estro de la rusa ministerio, la retiriĝo de la milicanoj helpos liberigi Alepon el la manoj de la ekstremistoj kaj aliaj armitaj grupoj, kaj samtempe garantios la sekurecon de la civiluloj kaj la seninterrompa provizo de humanitara helpo.

Aldone, li komentis ke la rezolucia projekto de la Sekureca Konsilantaro de UN, impulsata de Hispanio, Nov-Zelando kaj Egiptujo, kiu antaŭvidas fajro-halton en 10 tagoj en Alepo, por ke povu operacii humanitaraj koridoroj, nur taŭgos por ke la ekstremistoj povu reorganiziĝi kaj rekuperi fortojn.

Lavrov emfazas ke tiu ĉi projekto de rezolucio estas “kontraŭefika” pro tio ke ĝi kontraŭstaras la interkonsentojn inter Rusio kaj Usono.

La iniciato, kiu estos voĉdonita la venontan 12-an de decembro en la Sekureca Konsilantaro, “ne antaŭvidas la retiriĝon de la armitaj grupoj el la urbo, sed tujan fajro-halton, kaj  nenian postulon al la ribeluloj por plenumi tiun regulon”, li klarigis.

Li emfazis ke Rusio kontraŭstaras solvi la sekurecajn problemojn en la regiono pere de blokoj aŭ militaj alianciĝoj, kaj favoras ke ili solviĝu per partopreno de ĉiuj landoj, kie ĉiuj implikitoj sentu ke ekzistas interkonsento fidinda kaj egala kiu garantius la sekurecon de ĉiu unuopa lando.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up