Evo Morales petas al Mercosur ne sam-erari kiel la OEA.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-12-23 07:26:31

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La Paz, 23 dec (RHK-PL) La bolivia prezidento Evo Morales, petis al  la landoj de la merkato komuna de la sudo (Mercosur) ne fari la saman eraron de la organizo de amerikaj ŝtatoj (OEA), kiu forpelis Kubon de tiu forumo en 1962 pro ideologiaj kialoj, decido kiu damaĝis la regionan integriĝon.

La bolivia ŝtatestro denuncis dum gazetara konferenco, ke instigite de Usono, la landoj de la nomata triobla alianco: Argentino, Brazilo kaj Paragvajo, klopodas apartigi Venezuelon de tiu mekanismo, sub la preteksto de neplenumo de la aliĝprotokolo.

La ŝtatestro ankaŭ parolis pri la estonta enposteniĝo de la usona prezidento usona, Donald Trump, kaj deklaris ke Bolivio pretas havi rilatojn kun ĉiuj landoj, ĉiam surbaze de egaleco kaj respekto.

“Neniam ni volus submeti nek submetiĝi, kiel Usono klopodis tion fari”, kaj memoris ke kiam li iĝis prezidento, la usona ambasadoro, Philip Goldberg, celis ke Bolivio ne rilatiĝu kun Kubo, Venezuelo ka Irano.

Eĉ delegitaro de kongresistoj usonaj vojaĝis al Bolivio kun tia instrukcio, sed ni digne rifuzis ĝin, aldonis Morales.

En 2008 Bolivio decidis forpeli la usonan ambasadoron kaj la kontraŭdrogan agentejon usonan, DEA, pro konspirado kontraŭ la registaro, kaj de tiam, la rilatoj inter la du landoj estas je la nivelo de negoca ataŝeo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up