Meksiko: Aresto de policistoj pro supozata partopreno en amasaj forraboj.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-01-10 07:21:39

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La sekretario de publika sekureco en Meksiko indikis ke 19 policistoj estis arestitaj post kiam oni eltrovis en kelo kelkajn materialojn elrabitajn, sen raporto pri tio.

La aŭtoritatuloj de Meksiko arestis la policistojn pro supozata partopreno en la forrabadoj okazintaj dum la pasinta semajno en Veracruz, meze de la protestoj pro la nomata “benzinaĵo”.

La arestitoj estas membroj de la unuiĝinta stabo de la polico de Medellín, distrikto de la ŝtato de Veracruz, laŭ informis la loka gazeto “El Universal”.

Ankaŭ ĉirkaŭ 497 meksikanoj el la 622 arestitaj estis enprizonigitaj pro akuzoj de forrabado, ŝtelado perforta kaj damaĝoj al posedaĵoj, informis la ĝenerala justica prokuroro.

El la 497 arestitoj, 402 estas viroj kaj virinoj adoltaj kaj 165 estas maladoltoj.

La decido de la registaro altigi inter 14,2 kaj 20,1 elcentoj la benzinprezo ekde la 1-a de januaro por liberaligi la prezon de la brulaĵoj, provokis gravajn protestojn en la lando kaj forraboj en kelkaj ŝtatoj.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up