Sociaj movadoj en Gvatemalo postulas justicon.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-03-15 08:00:16

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Gvatemalo, 15 mar (RHK) Sociaj movadoj de Latinameriko postulas justicon pro la forpaso de pli ol 40 infanoj kiel sekvo de fajro en la Hejmo Asekura Virgulino de la Asunción.

Per komuniko diskonigita de Alba Tv, pli ol cent organizoj de la kontinento esprimas ke la registaro de la prezidento Jimmy Morales respondecas pro tiuj ĉi okazaĵoj, ĉar ne respondis nek aŭskultis la infankriojn, nek ties familianojn, informas la komuniko.

“Ni ne diras ke ili provokis ĝin, estis la perforto netolerebla kiu provokis tion, ĉar puŝis ilin fajrigi tiun realon dolorigan. Ili ne mortis pro la fajro. Ili mortis ĉar la respondeculoj de la institucio lasis ilin fermitaj, dum la hororo etendiĝis kaj bruligis iliajn korpojn.”

La sociaj movadoj alvokas eviti ke tiaspecaj okazaĵoj ripetiĝu en aliaj landoj kaj memorigas ke 240 mil infanoj kaj adoleskantoj vivas en institucioj ruinigitaj en Latinameriko.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up