La problemoj de Venezuelo kaj la laborista rolo

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-11-15 15:09:52

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Karakaso, 15 nov (RHK) La prezidento de Venezuelo, Nicolás Maduro asertis ke la problemoj de la lando nur solveblas pere de la laboristoj, tial ke sen la laborista klaso ne estas socialismo, kaj sen la socialismo ne estas sendependeco, nek patrolando, nek evoluo.

Dum renkontiĝo kun la produktivaj konsilantaroj de laboristoj en la industria centro Tiuna, en Karakaso, la prezidento Maduro instigis garantiadi al la laboristaro ĉiujn necesajn rimedojn por stimuli la landan produktadon, raportis la televida ĉeno Telesur.

Li petis ke la proponoj de la laboristoj estu konsiderataj de la nacia konstitucia asembleo, “ĝis  transformi tiun tutan forton en konstitucian leĝon de la produktivaj konsilantaroj de laboristoj”, ĉar tiel “la ekonomia evoluo estos  reala, vera, gvidata de tiuj kiuj prenos sur sin la gvidadon de nia nuntempo kaj estonteco.”

Li parolis pri la nova sistemo pri sano, kun altnivela teknologio je la servo de la tuta popolo; cetere, li anoncis la kreadon de speciala plano por stimuli la produktadon de sukero per socialistaj entreprenoj, i.a.

 

 

 

 

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up