Evo Morales petas eviti prezan spekulacion.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-02-17 19:19:53

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
La bolivia prezidento Evo Morales, alvokis la produktantojn eviti kian ajn spekulaciadon kun la prezoj  okaze de la intensaj pluvoj kiuj damaĝis la landon dum la lastaj tagoj.
Morales klarigis ke la damaĝoj provokitaj de la pluvoj ne estis tiom grandaj kaj insistis ke ne ekzistas motivoj por spekulacii, ĉar tio estos malfavora al la civitanaro mem.
Li aldonis ke post reviziado pri la statistiko, feliĉe la damaĝoj ne estas multaj, ĉar la pluvoj detruis nur 0,45 elcento de la 3,6 milionoj da kultivitaj hektaroj tutlande.
Fine de la jaro 2013, la inflacio altiĝis je 6,48% en Bolivio, ĉefe pro la kresko de la nutraĵo-prezoj, plej parte sen evidenta pravigo.
Ĉi-foje, spite al la pluvoj, la prezidento malkonsideris la eblecon ke nutraĵoj manku en la vendejoj kaj alvokis la urbestrojn tutlande kontroli la produkto-prezojn.


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up