Sirio kreas komisionon por esplori la situacion de la malaperintoj.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-12-25 16:02:44

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Damasko, 25 dec (RHK) La ministro de justico de Sirio, Hisham Al-Shaar, informis pri la kreado de speciala komisiono por trovi la lokon de malaperintoj meze de la armita konflikto de tiu lando.

Tiu ĉi iniciato taŭgas por ricevi plendojn aŭ denuncojn pri malaperintoj, kaj tiuj kompilitaj datumoj estos sendataj al la policaj kaj juraj aŭtoritatuloj por esplori, indikis la informfonto.

Al Sharr certigis ke en la teritorio siria ekzistas miloj da malaperintoj pro la perfortaj agoj de teroristaj grupoj.

Aliflanke, li precizigis ke institucioj de la ministerio de justico kiel tribunaloj, suferis grandajn damaĝojn materiajn kaŭzitajn de la teroristoj.

Laŭ diversaj informfontoj, miloj da sirioj, civiluloj kaj militistoj, estis sekvestritaj de ekstremistaj grupoj kiel la nomata Islama Ŝtato kaj la fronto por liberigo de l´Oriento, iama al-Nusra.

Opoziciantoj, siaflanke, denuncis la malaperon de dekoj da personoj arestitaj de la sekurecaj korpusoj kaj esprimis ke ankoraŭ ne konatas ilia destino, lau informis Prensa Latina.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up