Britio rifuzas peton de diplomata statuso por Julian Assange

Eldonita de Maritza Gutierres González
2018-01-13 09:23:40

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Londono, 13 jan (RHK) La brita registaro informis sian neglekton transdoni diplomatan statuson al la fondinto de la portalo de riveladoj Julian Assange, enfermita en la ekvadora ambasadejo en Londono ekde 2012.

La 12-an de decembro la ekvadora registaro akceptis lian civitaniĝon laŭ lia peto ekde septembro. La 20-an de decembro Ekvadoro petis al Britio konsideri la akreditigon de Assange kiel ekvadora diplomatia agento en Londono, sed la peto estis rifuzita laŭ konfirmis ambaŭ ministerioj.

Maria Fernanda Espinosa, ministrino pri eksteraj rilatoj de Ekvadoro, klarigis ke tiu ĉi lando esploras aliajn mekanismojn por eltrovi solvon, kiel konsultiĝon kun la Interamerika Kortumo pri Homaj Rajtoj, kies repondo pendantas. Oni serĉas “justan kaj dignan” solvon, ŝi aldonis.

La advokatoj de Assange memorigis dum komuniko,  ke jura komitato de la organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj deklaris en februaro de 2016 ke la aresto de Assange estas “kontraŭleĝa”.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up