Rusio akuzas Usonon subfosi la tutgloban strategian stabilecon.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-03-12 08:13:55

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Informfonto de la ministerio pri eksteraj rilatoj de Rusio, asertis ke per siaj agoj, Usono subfosas la stabilecon strategian tutglobe kaj la procezon de malarmado internacia pri nukleaj armiloj.

La sistemo kontraŭ misiloj en Eŭropo, kun strategiaj komponantoj usonaj, kaj la konstruado de armiloj de alta precizigo, pridubigas la progreson de la procezo por nuklea malarmado, asertis la direktoro de la departemento pri ne proliferado kaj armila kontrolo, Mijail Ulianov.

La funkciulo avertis dum gazetara konferenco ke en tiaj kondiĉoj la kontinueco de la malarmada procezo turniĝas problema, emfazante ke Moskvo klopodas krei la necesan etoson kaj oni devus alparoli Washington por tia demando.

Pri la perforto de la traktato pri ne proliferado, la funkciulo parolis pri la trejnado flanke de Usono, de pilotoj el aliancitaj landoj en la uzo de aŭtomataj armiloj dum la nomataj komunaj misioj nukleaj, laŭ raportis la informagejo Prensa Latina.

Ulianov ankaŭ atentigis, ke aliflanke, Rusio rajtas lokigi la nuklean armilon kie ajn en sia teritorio, inkluzive de Krimeo, kvankam Kievo opinias male.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up