Rusio ne preteratentos ajnan incidenton similan al la tragedio de Su-24

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-11-25 17:03:45

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La ministro pri defendo de Rusio, Serguei Shoigu, anoncis la haltigon de ĉiuj militaj kontaktoj kun Turkio kaj la movon al Sirio de baterioj de la raketkompleksoj S-400 Triumf, en savgardo de la rusaj aerspacaj fortoj.

La decido de la stabo rusa enskribiĝas inter la unuaj paŝoj adoptitaj de Moksvo depost la faligo  de bomb-avio Su-24 en siria teritorio tagon antaŭe kun du pilotoj flanke de turka ĉas-avio F-16. La komandanto de la avio forpasis kaj la dua esti rekuperita ĉi-merkrede far komando de specialaj trupoj, laŭ raportas la informagentejo Prensa Latina.

La rusa flanko asertas ke la aviadilo ne perfortis la aeran spacon de Turkio, dum informoj de elektronika gvatado indikas ke la faligo de raketo okazis je unu kilometro de la landlimo, kiam la Su-24 flugis revene al la bazo en Latakia.

Surtere, armitaj grupoj kiuj batalas kontraŭ la siria armeo en la zono pafis kontraŭ la du rusaj pilotoj kiuj falis en paraŝutoj,  finmortigante unun el ili, laŭ videblas en video diskonigita de la ekstremistoj en la interreto.

Rusio ekde nun ne preteratentos ajnan incidenton similan al la tragedio okazinta en Sirio kun la bomb-avio Su-24, asertis Shoigu.

Li aldonis ke laŭ indiko de la ĉefkomandanto de la armitaj fortoj, la prezidento Vladimir Putin, oni enpostenigos  sistemon de multoblaj raketoj S-400 Triumf en la siria militbazo de Jmeimim por kovri ĉiujn liniojn kie operacas la rusaj spac-aeraj fortoj, kiuj batalas kontraŭ la Islaman Ŝtaton kaj aliajn teroristajn grupojn.

La S-400 apartenas al raketsistemo de nova generacio ekipita per ses baterioj ĝis 20 misiloj por detrui modernajn mediojn de spac-aeraj atakoj, inkluzive de kuglaj raketoj, ĝis distanco je 250 km.

La ministro ankaŭ informis ke la piloto rekuperita ĉi-merkrede bone fartas en Latakia. Putin ordonis investi ambaŭ pilotojn per la titolo  Herooj de Rusio, kaj kaze de la forpasinto, ĝi estos  postmorta.

La estro de la stabo aganta Serguei Rudskoi asertis, siaflanke, ke Rusio ekde nun detruos ĉiujn celojn konsideratajn potenciala danĝero por sia aviado, plenumante ordonon de la Kremlin-estro.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up