Havano: subskribo de paca interkonsento por Kolombio.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-06-26 10:28:15

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Ĉi-semajne la delegitaroj de la kolombia registaro kaj de la armitaj fortoj FARC-EP informis pri la decido subskribi interkonsenton por ĉesigi la militon kaj agresemon ambaŭflanke kaj definitive por Kolombio.

La ceremonion prezidis Juan Manuel Santos, prezidento de Kolombio, la komandanto de la FARC-EP, Timoleón Jiménez, kaj flanke de la garantiantaj landoj, Kubo, la prezidento Raúl Castro, kaj de Norvegio, la  kanceliero Borge Brende.

Reprezentante la akompanantajn landojn partoprenis la prezidentino de Ĉilio, Michelle Bachelet kaj de Venezuelo, Nicolás Maduro.

Ankaŭ ĉeestis la ĝenerala sekretario de UN, Ban Ki-Moon  kaj ŝtatestro de  Dominga Respubliko, kiel prezidanto de la Komunumo de Latinamerikaj kaj Karibiaj Ŝtatoj (CELAC), kaj de Salvadoro, plus  specialaj senditoj de Usono kaj la Eŭropa Unio.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up