Vizitas Fidel Castro laboratorion por arto.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-01-09 14:45:08

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Lastan vesperon, la historia gvidanto de la kuba revolucio, Fidel Castro, partoprenis la inaŭguron de kultura centro sen profitdona celo, temas pri “Kcho studio Romerillo, laboratorio por arto” kiu eksperimentos, evoluigos, disvastigos artojn kaj homan interkomprenon.
La nova centro situas en Havano kaj iel estis omaĝo al la 55-a datreveno de la venka eniro en Havano, kiam la ribelarmeo forigis la reĝimon de Fulgencio Batista.
En la havana kvartalo Playa, Fidel salutis la artistojn kaj loĝantojn kiuj bonvenigis lin; ĉeestis la historiisto de Havano Eusebio Leal kaj la premiita pentristo Alexis Leyva, konata kiel Kcho, kiuj kune malkaŝis memortabulon kiu indikas la inaŭguron de la studio Romerillo.
Fidel vizitis la ekspozicion kiu montris pentraĵojn de la elstara pentristo Wifredo Lam kaj inkluzivas pentraĵojn de la juna Kcho sub la nomo “La pensisto.”
La kultura centro inkluzivas ankaŭ ekspoziciejon, publikan bibliotekon Juan Almeida kaj la eksperimentan atelieron pri grafikaj artoj Romerillo.
 


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up