Fihav 2016: la komerca jarevento pri negoceblecoj.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-11-01 09:16:31

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 1 nov (RHK) Kubo prezentas hodiaŭ pliajn ŝancojn por potencialaj investistoj eksterlandaj dum la Internacia Foiro de Havano (FIHAV 2016), kiun ĉeestas pli ol 3 mil 500 eksponantoj el 73 landoj.

La Ĉarto de Oportunoj estis publikigita por la unua fojo en 2014 kaj ĉiujare aktualigita per la aldono de projektoj kaj fermo de aliaj kiuj sukcesis konkretiĝi aŭ estas en negoc-procezo, asertis la impulsantoj de tiu iniciato.

Deborah Rivas, de la ministerio pri ekstera komerco kaj fremdaj investoj (Mincex), deklaris al la gazetaro de la dokumento tre utilas por la entreprenistoj landaj kaj eksterlandaj, samkiel por la promociigaj agentejoj pri investoj en diversaj landoj.

La ministro de Mincex, Rodrigo Malmierca, esprimis ke la foiro pri investoj Fihav 2016 estos unu el la ĉefaj eventoj en la renkontiĝo, kiu sesios ĝis la 4-a de novembro en la ekspoziciejo Expocuba.

Li aldonis ke la foiro helpos impulsi la interŝanĝojn de negocoj kaj prezenti la aktualigon de la dosiero, kiu ampleksigos la kvanton de investo-projektoj kaj la sumoj de eksterlanda kapitalo bezonata.

La Ĉarto daŭre prioritatos la brancojn de turismo, energio renovigebla, evoluigo de produktivaj ĉenoj en la agrikulturo kaj la investoj de la speciala evolu-zono de Mariel, situanta en la okcidento de la lando, emfazis la ministro.

Laŭ informis la organizantoj, la interŝanĝoj estos subtenataj de elektronika platformo, kiu enhavas datumojn de la sektoroj interesiĝantaj pri investoj, kaj ebligas organizi rendevuojn por informoj kaj negocoj per la retejo www.foro.feriahavana.com

En areo ekspozicia kiu superas je 28 mil kvadrataj metroj, Fihav 2016 arigas firmaojn el la ĉefaj komercaj partneroj de Kubo, inter ili, Ĉinio, Rusio, Venezuelo kaj Hispanio.

Ankaŭ kreskis la ĉeesto de Francio, Italio kaj Japanio, dum ĉeestas por la unua fojo landoj kiel Etiopio, Gabono kaj Tanzanio.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up