Kubo kaj Venezuelo: solidareco kaj kunlaboro per ALBA-TCP

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-12-15 08:00:04

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 15 dec (RHK) Okaze de la 12-a fondodatreveno de la bolivara alianco por Nia  ameriko kaj la traktato komerca de la popoloj (ALBA-TCP), la kuba prezidento Raúl Castro alvokis la popolojn de Latinameriko kaj Karibio esti solidaraj al la venezuela popolo, viktima de agresemo senprecedenca flanke de la malamikoj de la regiona progreso.

Dum ceremonio solidareca kun la bolivara revolucio en la Kongresa Palaco de Havano, Raúl esprimis ke subteni Venezuelon en epoko de agresoj de la oligarkioj, la imperiismo kaj la novliberalismo, estas batali por la emancipiĝo de Latinameriko kaj Karibio.

Li aldonis ke oni devas esti fidela je la principoj de la Proklamo de Latinameriko kaj Karibio kiel Paca Areo, ratifitaj de la gvidantoj de la regiono en la II-a pintkunsido de la Komunumo de Latinamerikaj kaj Karibaj Ŝtatoj (CELAC) okazinta en Havano en 2014.

Raúl emfazis ke en epoko de malfacilaĵoj kaj kreskantaj defioj, la solidareco, la interkonsento en la ideoj kaj la unueco en la agadoj estas  bezono de la popoloj de Nia Ameriko.

Fidel Castro kaj Hugo Chávez fiksis la celojn de antaŭ 12 jaroj kiam estis kreita la ALBA-TCP, ili prezentis la ideojn kaj markis la vojon, aldonis Raúl, kaj estas nia devo daŭrigi ilian heredaĵon defende al la iniciato impulsita de ambaŭ revoluciaj gvidantoj.

Li emfazis ke ekde la fondo de ALBA-TCP, komerco justa  ekis en la regiono, kaj aldonis ke tute altruisme la venezuelanoj impulsis solidarajn meĥanismojn por dividi siajn riĉaĵojn kaj kontribui al la regiona integriĝo, kio ebligis al multaj landoj rezisti fronte al la internacia ekonomia krizo.

La ceremonion ankaŭ ĉeestis la prezidento de Venezuelo, Nicolás Maduro, kie oni memorigis la subskribon de la integrala interkonsento de kunlaboro inter la du landoj kaj la 22-an datrevenon de la unua vizito al Kubo de la komandanto Chávez, kiam okazis la historia renkontiĝo kun Fidel, kio fortigis la amikajn rilatojn inter la du popoloj.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up