Savgardi la edukan programon estas alta respondeco, asertis Miguel Díaz-Canel.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-12-19 07:07:48

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Miguel Díaz-Canel

Santiago de  Cuba, 19 dec  (RHK) La unua  vicprezidento Miguel Díaz-Canel, esprimis en tiu ĉi urbo la altan respondecon por ĉiuspecaj instruoj savgardi la agnoskon konkeritan en la mondo flanke de la eduka programo de la insulo kreita  de Fidel Castro.

 “Se la kuba eduka sistemo estas unu el la grandaj verkoj de la Revolucio, tio dankindas al la pensaro de Fidel- li esprimis, tial unu el la manieroj esencaj pri kiel ni devas agi por transvivigi lian idearon, estas kune labori por ke  tiu verko kresku kaj pliperfektiĝu”, raportis la gazeto Granma.

Díaz-Canel interesiĝis pri la evoluo de la nuna kurso en la provinco, kiu interalie elstaras pro la stabileco en la ĝenerala eduko  funkcianta en la   1 196 centroj kiuj havas gestudentoj entute atentataj de 18 945 instruistoj.

Pro tiu rezulto li rekonis la laboron kiu ebligas al la teritorio daŭre doni altan servon de instruistoj kaj profesoroj, subteni la bezonojn de aliaj provincoj, kovri centprocente la enskribiĝon en la fakultatoj kaj pedagogiaj lernejoj, kaj motivi la diplomiĝintojn en la plua lernado kaj restado fronte al la klasoĉambroj.

Krome, li alte taksis la sekvojn kiuj kune al la plenumo de la plano de investoj konceptita por 115 lernejoj en la kurs-komenco, reprezentas la sociaj intervenoj kiuj kontribuis al plibonigo de aliaj 541 centroj en diversaj distriktoj,  per agoj de konservado kaj riparado.

Li ankaŭ aprezis la vastan uzon de la nomata “pakaĵo eduki”, kiu enhavas la fakojn de ĉiuj gradoj, indikojn metodologiajn por la instruistoj, testojn solvitajn, laboratoriajn praktikojn, vizitojn al muzeoj, muzikon kaj filmojn, interalie.

“Se ni sukcesas ke la gestudentoj uzu ĝin, prezicigis Díaz-Canel, ke la familianoj diskonigu ĝin kaj la geinstruistoj estu kapablaj bone ĝin utiligi, ni certas ke niaj lecionoj estos la plej belaj kaj ni havos la plej bone preparitajn gejunulojn integrale”

 

Li ankaŭ interŝanĝis pri la integrala laboro plenumata en la Universitato de Oriento kun ties 14 379 gestudentoj kaj en la Medicinaj Sciencoj, kies studentaro estas pli ol 12 mil.

“Se ni ĵuris por ke Fidel estu ĉiam ĉe ni- li emfazis- tiu agado devas esti piliero tiusenca,  por ke iamaniere en la formado de niaj gejunuloj, ili estu kapablaj havi nian ĉefkomandanton jen en la sentoj jen en la ĉiutaga agado”.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up