Kubo kaj Usono subskribis novan interkonsenton pri migraj temoj.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-01-13 07:01:37

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 13 jan (RHK) La ĝenerala direktoro por Usono de la ministerio pri eksteraj rilatoj de Kubo, Josefina Vidal Ferreiro, asertis ĉi-12-an de januaro ke la registaroj de Kubo kaj Usono subskribis novan interkonsenton pri migraj aferoj kiu ekvalidis tuj, nomata Komuna Deklaro, kiu konfirmas la intereson de ambaŭ landoj normaligi la rilatojn.

La interkonsento “agnoskas la bezonon faciligi la regulan migradon kio estos bona por la du landoj, preventi la malregulan migradon kaj malebligi riskajn elmigrojn kiuj endanĝerigas la homan vivon samkiel batali kontraŭ perfortaj agoj lige al tiu ĉi fenomenoj.”

Kune kun Josefina, Gustavo Machin Gómez, vicdirektoro de la ministerio, partoprenis gazetaran konferencon en Havano, kaj donis detalojn pri la interkonsento: Usono eliminos de la nuna momento la politikon de “piedoj sekaj-piedoj malsekaj” kaj la proramon de parole por profesiuloj kubaj de la medicino kaj aplikos al ĉiuj kubaj civitanoj, kongrue kun siaj leĝoj kaj internaciaj normoj, la saman proceduron kaj normojn migrajn aplikatajn al la civitanoj de aliaj landoj.

La funkciulo komentis ke “Usono daŭre garantios la leĝan migradon el Kubo kun minimumo de 20 mil personoj jare. Krome, li certigis ke Kubo akceptos ke personoj inkluditaj en la listo de 2 mil 746 civitanoj kubaj kiuj elmigris tra la haveno de Mariel en 1980 kaj estis konsideritaj ne elekteblaj por resti en Usono, laŭ la komuna komuniko de la 14-a de decembro 1984 kaj ne povas esti resenditaj, estu anstataŭataj de aliaj personoj kaj resendotaj al Kubo.

Vidal, siaflanke, memorigis ke spite al la ekzisto de reciprokaj interkonsentoj en tiu ĉi sfero, Kubo havis intereson konstantan pri tiu ĉi speco de interkonsento kun Usono, cele al solvado de la “gravaj problemoj kiujn estigis tiu ĉi agresema politiko, kiu damaĝis la rilatojn migrajn kaj la reciprokajn rilatojn entute”, kaj instigis multajn vivojn al la maro.

Ŝi aldonis ke temas pri grava paŝo kiu respondas al la nacia intereso de Kubo, sed ankaŭ de Usono”,  kaj  ambaŭ landoj devus interesiĝi pri ne retroiro en la progresoj jam interkonsentitaŭ, spite al tio ke restas multaj pendantaj temoj.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up