Pintkunsido Celac: Kubo pledas por unueco en diverseco.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-01-19 07:36:37

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Santo Domingo, 19 jan (RHK) La 5-a pintkunsido de la komunumo de ŝtatoj latinamerikaj kaj karibaj (Celac) okazos la 24-an kaj 25-an de januaro en Punta Cana, Dominika Respubliko.

Kubo ĉeestos kun la espero kontribui al plifortigo de la bloko fondita en 2011 kaj tiucele al unueco en diverseco, esprimis la kuba vicministro pri eksteraj rilatoj Abelardo Moreno dum gazetara konferenco.

La vicministro emfazis ke la kuba prezidento Raúl Castro, ankaŭ deklaris ke tiu unueco en diverseco estas nepra por la regiono, raportas la kuba gazeto Granma.

Dum la pintkunsido oni traktos plurajn temojn, sed estas kelkaj speciale gravaj por Kubo, esprimis Moreno, kiu menciis la kontinuecon kiun la nuna pintkunsido donos al la plenumo de la Proklamo de Latinameriko kiel Paca Zono.

La vicministro ankaŭ esprimis sian esperon ke la Celac povos repreni la rifuzon subtenatan de la komenco rilate la ekonomian, financan kaj komercan sieĝon de Usono kontraŭ Kubo kaj la postulon de Kubo ke Usono redonu al la insulo la teritorion kontraŭleĝe okupatan de la militbazo en Guantánamo.

Moreno esprimis ke en antaŭaj pintkunsidoj la Komunumo havis klaran pozicion kontraŭ la politiko de “piedoj sekaj-piedoj malsekaj” de la usona registaro, ĵus nuligita pasintsemajne.

Li konsideras ke la Celac devas saluti la eliminon de tiu politiko kaj de la programo Parole por kubaj kuracistoj, kaj aldone, daŭre postuli la forigon de la Leĝo pri Kuba alĝustigo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up