Pedagogio 2017 rekonas defiojn de la scienco en la eduka sistemo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-02-02 07:31:20

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 2 feb (RHK) Sesias en tiu ĉi urbo la internacia evento Pedagogio 2017, kies malferma sesio prezentis ĉefprelegon de Elba Rosa Pérez Montoya, ministro pri scienco, teknologio kaj medio (Citma), kiu emfazis ke por tiu sektoro, kreskigi la sekvojn ekonomian kaj socian de la scienco, savgardi kaj evoluigi la homan potencialon kreitan, estas defio.

La kongreson ĉeestas pli ol 2 mil delegitoj el 40 landoj, kaj elstaras la prelego prezentita de Kailash Satyarthi, nobelpremio pri paco 2014, kaj José Ramón Saborido, ministro pri supera edukado de Kubo. La kongresa  slogano metas edukadon kiel ĉefan kolonon de evoluo.

Ĉi-foje, oni dediĉis specialan momenton al la historia gvidanto de la kuba revolucio, Fidel Castro, kiu iniciatis edukan sistemon inkluzivan, kiu kreis edukadon en kiu same rolis instruado kaj formado de integrala civitano.

La eduka sistemo kuba favoras solidaremon, formadon de spiritualeco kaj honesteco apud la teknikaj konoj; ĝi estas baza homrajto por ĉiuj kubanoj kaj ebligis al la insulo venki la celaron de Eduko por Ĉiuj fiksitaj de UN kaj Unesco.

Spite al la materiaj obstakloj kiuj ekzistas en la insulo, la registaro disponigis duonon de la elspezoj buĝetitaj por 2017 al edukado, sano kaj sociala asisto.

Oni antaŭvidas materian disponeblecon taŭgan por altigi la kvaliton de la instruistaro kaj iliaj lecionoj kaj kursoj ĝenerale.

Dum la evento pedagogia sesionta ĝis vendredo en Kubo, la insulo prezentas la rezultojn kaj programojn ekzistantajn; informas pri la nuna procezo por plibogini la kvaliton de la eduka programo, kaj ankaŭ sciigas pri la klopodoj eltrovi solvojn al deficito de instruistaro tutlande, per agadoj konkretaj por orientigi la gelernantojn al pedagogiaj karieroj.

Estis informite ke oni laboras en 24 pedagogiaj lernejoj kun promesplenaj progresoj, tial ke dum la lastaj tri jaroj diplomiĝi pli ol 14 mil novajn instruistojn por baza kaj speciala edukado, kaj la nuna enskribiĝo preteriras la ciferon de 21 milo.

La evento Pedagogio 2017 estas bona okazo por ke la partoprenantoj pritraktu la realojn kaj defiojn de edukado en la nuna epoko, kaj por Kubo, kiel gastiganta lando, estas ebleco konfirmi la volon de Kubo avancigi la edukan sistemon kiel laborprioritato kaj garantio krei la homajn rimedojn bezonatajn por ke la lando atingu la fiksitajn celojn per bonkvalita edukado inkluziva, tio estas, prospera kaj daŭripova socio.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up