La imperio de gvatado: prezentita de Ramonet en la librofoiro de Havano.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-02-13 07:13:22

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 13 feb (RHK) La franca intelektulo Ignacio Ramonet prezentis en tiu ĉi urbo sian verkon La imperio de gvatado kadre de la 26-a internacia librofoiro, en la halo Guillén en la fortreso de La Cabaña kun enkonduko de Abel Prieto, ministro de kulturo, kaj la ĵurnalistino Rosa Miriam Elizalde.

La libro celas klarigi kiel la registaroj konstruas la gvatadon sur siaj propraj civitanoj, profitante la informojn manaĝatajn de entreprenoj  kiel Google, Facebook aŭ Apple, certigis la intelektulo, ankaŭ direktoro de la gazeto Le Monde Diplomatique.

Ramonet emfazis ke en la kunformado de la teksto uzis informojn liberigitan kaj uzeblan. “Mi klopodis krei libron de ĵurnalisto, kie ne ekzistas datumo rezervita”, li aldonis.

La libro konsistigas saĝan kaj dokumentitan ateston pri la kontrolo de la ŝtatoj super la homaro, havante kiel pretekston la batalo kontraŭ terorismo, asertis la ĵurnalistino Elizalde dum la libroprezento.

La imperio de gvatado havas valorajn atestojn de personecoj kiel Noam Chomsky kaj Julian Assange, kaj rekonas la bezonon de juraj garantioj por la uzantoj de interreto.

La libro estis publikigita unuafoje en 2015, origine en la franca lingvo, kaj la kuba eldono konsistigas la trian en la hispana.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up