La kubaj deputitoj kontrolas la plenumon de la decidoj parlamentaj.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-02-27 07:40:56

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 27 feb (RHK) Kiel parto de sia laboro, 325 deputitoj de la tuta lando, helpate de provincaj delegitoj kaj reprezentantoj de la nacia asocio de ekonomistoj kaj librotenistoj de Kubo (ANEC) efektivigos kontrolon la 25-an de marto.

La kontrollaboro efektiviĝos por revui la plenumon de la interkonsentoj adoptitaj dum la oka periodo de sesioj de la parlamento, kaj aparte pri la rekmendoj faritaj de la komisiono pri ekonomiaj aferoj, tiel klarigis Armando Utrera, vicprezidanto de la komisiono.

La celo estas konfirmi kio okazis dum la lastaj du monatoj rilate la agadplanojn kaj decidojn adoptitajn por daŭre kontroli la laboron, kiel petis la prezidento Raúl Castro dum la ferma parolado antaŭ la parlamento; samkiel pri la raportoj prezentitaj de la ministro pri financoj kaj prezoj, Lina Pedraza kaj la ministro de ekonomio kaj planado, Ricardo Cabrisas.

La rezulto de tiu ĉi kontrolo estos prezentita la venontan aprilon al la prezidanto de la kuba parlamento.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up