Kubo sin preparas por nova festo de la internacia tago de la laboristoj.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-04-24 07:42:34

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 24 apr (RHK) La kubaj sindikatoj je ĉiuj niveloj preparas la amasan mobilizon per kiu Kubo festos la Internacian Tagon de la Laboristoj, sub la devizo de unueco kaj efikeco por socialismo.

Apenaŭ mankas semajno por ke la Placo de la Revolucio José Martí, en Havano, kaj aliaj ĉefplacoj de la provincoj kaj distriktoj tra la tuta lando, estu scenejoj de amasaj marŝadoj.

La sindikataj strukturoj en la laborejoj kaj ĉiuj direkcioj de la centralo de kubaj laboristoj, plus la 17 sindikatoj centrigas sian atenton por finprepari ĉiujn organizajn paŝojn de la mobilizado.

Kiel tradicie, la marŝado estos organizita laŭ sindikatoj, kaj malfermos ĝin la sindikato de la edukistoj, kun pli ol 40 mil personoj, tuj post bloko de  la gejunuloj.

El kelkaj teritorioj oni anoncas iniciatojn por fermi la mobilizojn en kiuj intervenos miloj da junaj gelaboristoj, studentoj kaj batalantoj, inkluzive en kelkaj teritorioj marŝos kamparanoj sur siaj ĉevaloj plus kooperativistoj intergritaj al la sindikatoj agrobrutaj, de tabako kaj arbaroj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up