Pli ol 10 mil librojn ofertos Ekvadoro en la Havana Librofoiro.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-02-06 22:53:53

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
La XXIII-a eldono de la internacia librofoiro de Havano komenciĝos la 13-an de februaro kaj havos kiel invitita lando Ekvadoron, kiu ofertos pli ol 10 mil volumojn al la kubaj gelegantoj, raportis la organiza komitato en tiu ĉi urbo.
La prezidento de Ekvadoro, Rafael Correa partoprenos la eventon kaj prezentos sian libron El banano Respubliko la ne Respubliko, publikigita en 2010.
La listo de la  libroj ekvadoraj ankaŭ inkluzivas Antologion de eseoj  ekvadoraj, de Raúl Serrano kaj Kubrick kaj la maldormo-maŝino, de Gabriel Paz.
La delegitaron ekvadoran formas verkistoj, kinofaristoj kaj akademianoj, kaj ĝi partoprenos en kolokvoj, prelegoj, paneloj, legadoj, premiigoj kaj libroprezentado.
La kultura tagordo ankaŭ inkluzivas prezenton de muzikaj grupoj kaj teatraj trupoj, danco-ensembloj kaj montradon de plastikaj artoj, fotografioj, manfaritaĵoj kaj gastronomio.
La havana librofoiro 2014 estos dediĉita al la kuba verkistino Nersys Felipe, premio de literaturo 2011; al la historiisto Rolando Rodríguez, premio de sociaj sciencoj 2008 kaj al la verkistino Gertrudis Gómez de Avellaneda en ties 200-a naskiĝdatreveno.
 


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up