La centro klinika pri imunesploroj festas 30 jarojn de sukcesaj atingoj.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-09-08 10:01:22

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 7 sept (RHK) Ĉi-semajne la unua vicprezidento Miguel Díaz-Canel prezidis solenan aranĝon kie oni festis la 30-an fondodatrevenon de la centro klinika pri imunoesploroj de Kubo, kie pli ol 400 gelaboristoj de tiu scienca institucio memorigis la elstaran kontribuon de la historia gvidanto Fidel Castro en la kreado de tiu centro.

Tiu ĉi scienca institucio, kiu apartenas al la entreprena grupo BioCubaFarma, partoprenas kun la ministerio pri publika sano en ok programoj kiuj posedas nacian subtenon, tio estas, esplorado antaŭnaska, pri novnaskitoj,  atesto pri la sango kaj epidemiologia gvatado. Ĝi montras rimarkindajn rezultojn favore al la kuba loĝantaro kaj ankaŭ de aliaj landoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up