Rekonas UN ke Kubo avangardas en la procezo atingi la Celojn pri Evoluigo

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-10-24 10:26:28

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 24 okt (RHK) Kubo avangardas kaj bone paŝas en la procezo plenumi la Celojn de Evoluigo de la Jarmilo kaj de la Evoluigo-Agendo post 2015 aŭ Agendo 2030.

Katherine Muller-Marin, kunordiganto rezidanto interna de UN, esprimis dum renkontiĝo kun la insula gazetaro,  ke Kubo ne devis komenci de nulo kiam UN alvokis la celaron por transformi la mondon pere de agadoj por forigi malriĉecon kaj malsaton, interalie.

Ŝi ankaŭ emfazis ke Kubo jam antaŭe montris bonegajn indikilojn rilate multajn el la 17 celoj enskribitaj en la Agendo 2030, kaj pro tio, en la internacia komunumo, Kubo estas modelo en la korekta alproprigo de tiu ĉi etika sindevigo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up