La XX-a kongreso de la centralo de kubaj laboristoj finas sian unuan preparan etapon.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-02-18 10:39:48

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
La finaj sesioj de la XX-a kongreso de la centralo de kubaj laboristoj okazos de la 20-a ĝis la 22-a de februaro kaj ĝin partoprenos 1 200 delegitoj el la tuta lando.
Kiel antaŭprepara etapo, ĉi-semajne la reprezentantoj de la laboristoj renkontiĝas kun gvidantoj de la 17 tutlandaj sindikatoj, membroj de la estraraj konsilioj de la organismoj, institucioj kaj branĉoj kie ili laboras.
Kiel  tradicie, tiuj ĉi renkontiĝoj estas forumoj kie la sindikatestroj informiĝas pri la evoluo de planoj kaj buĝetoj de siaj respektivaj sindikatoj.
Ili ankaŭ estas informataj de la ministeriaj gvidantoj pri la aktualigo de la ekonomia modelo okazanta tutlande, la plenumo de investaj programoj kaj aliaj temoj kiuj fariĝas esencaj instrumentoj por la laboro kiel reprezentantoj de la laboristoj.
Samtempe tiuj kunsidoj estas oportunaj scenejoj por interŝanĝi informojn pri la eblaj solvoj aŭ respondoj rilate al  antaŭaj petoj kaj demandoj de la laboristoj dum la pasintjaraj asembleoj de membroj, kaj ankaŭ pri aliaj pli specifaj temoj kaj planoj por la nuna jaro.
 


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up