Usona sciencisto asertas ke Kubo ne respondecas pri la supozataj atakoj al diplomatoj.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-11-30 07:46:33

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Washington, 30 nov (RHK) La usona profesoro Philip brenner, studemulo pri la rilatoj inter Usono kaj Kubo, konsideras ke la kuba registaro havis nenian respondecon en la san-okazaĵoj  raportita de usonaj diplomatoj.

“Ni ne scias kio okazi en la ambasadejo, estas mistero, sed mi absolute kredas ke la kuba registaro ne estis implikita”, esprimis la akademiano al la informagentejo Prensa Latina pri temo kiu markis la rilatojn inter ambaŭ landoj ekde la pasinta aŭgusto.

E tiu monato la usonaj amaskomunikiloj ekigis disinformi ke kelkaj funkciuloj de la usona ŝtatdepartemento raportis simptomoj kiel aŭdo-perdoj, kapturniĝoj, kapdoloroj kaj laciĝo, kiuj estis taksitaj poste kiel atakoj fare de la administracio de Donald Trump spite al tio ke ĝis nun oni ne scias la kaŭzojn.

Post tiuj okazaĵoj, la respublikana registaro retirigis grandan partonde sia personaro en Havano kaj forpelis 15 diplomatojn kubajn de Usono, alia bato donita flanke de la nuna administracio al la procezo de reciproka alproksimiĝo iniciatita de antaŭ proksimume tri jaroj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up