Pintkunsido Caricom-Kubo: por unueca kaj prospera Karibio

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-12-08 23:42:51

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 8 dec (RHK) La kuba prezidento Raúl Castro partoprenis la pintkunsidon de la kariba komunumo de ŝtatoj, Caricom kaj Kubo, kune kun ampleksa delegitaro.

La kunsido komenciĝis vendrede en Saint Mari, Antikvo kaj Barbudo, kie gvidantoj el la 15 landoj plus Kubo, renkontiĝis kun la celo impulsi la solidarecon kaj regionan integriĝon.

Dum la renkontiĝo,  oni subskribis memorando de interkompreno por kunlaboro inter la civila defendo de Kubo kaj la kariba agentejo por mastrumo de damaĝoj kaj urĝoj, kio konsistigas gravan paŝon por alfronti la naturfenomenojn kiuj ĉiujare kaŭzas detruojn en la kariba regiono.

Oni anoncis daŭrigon de komunaj projektoj kiel esprimo de politika volo de ĉiuj registaroj, interalie, tiu pri la regiona lernejo de artoj en Jamajko kaj la centro por stimuli la evoluon de infanoj, adoleskantoj kaj gejunuloj kun edukaj bezonoj specialaj, kies sidejo estos en Gujano, kio multe progresis.

En sia parolado dum la plenkunsido,  Raúl dankis la decidon de la honorinda Gaston Browne kaj ties registaro, kiuj spite al la malfacilaĵoj alfrontataj depost la detrua uragano Irma, ne ĉesis en la celo garantii ĉiujn kondiĉojn por sukcesa okazigo de tiu ĉi sesa pintkunsido Caricom-Kubo.

Li alvokis la ŝtatestrojn organiziĝi por postuli justan agadon de la industriiĝintaj potencaj landoj por mildigi kaj adaptiĝi al efikoj de la klimata ŝanĝo, aparte per financaj rimedoj kaj teknologio-transdono ; konkretigi celojn pri la Agendo 2030 por daŭrigebla evoluo, speciale por kolektive alfronti la mekanismojn de regado altrudataj de la maljusta financa sistemo internacia.

Li konfirmis la sintenon de Kubo subteni en ĉiuj cirkonstancoj la rajton de la etaj insulaj ŝtatoj kaj evoluantaj landoj, ricevi specialan kaj diferencitan traktadon en la aliro al komerco kaj investoj.

La gvidantoj de la karibaj landoj esprimis sian kontenton pri la kunsido kiu konfirmas ke Karibio pli prospera, egalrajta, sekura, daŭrigebla kaj unueca estas ebla.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up