Kubo: Festoj tutlandaj okaze de la nova jaro.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-12-25 15:56:22

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 25 dec (RHK) Kubo festos la 59-a datrevenon de la revolucia venko per festoj, koncertoj kaj aliaj distraj aranĝoj en la ĉefaj plazoj de la tuta lando, laŭ raporto de la taggazeto Granma.

La festoj ekos per koncerto de la populara muzikisto Juan Guillermo en la amfiteatro Mariana Grajales de la urbo Santiago de Kubo ĉi-lunde, kaj dum tiu ĉi semajno prezentiĝos la infana trupo La Colmenita en la regionoj damaĝitaj de la uragano Irma, kiel la vilaĝoj La Panchita, Emilio Córdova, Isabela de Sagua kaj la distrikto Condado Sur de Santa Clara en la centro de la insulo.

La celebroj inkluzivas la tradiciajn popolfestojn de la vilaĝo Blanca la venontan 30-an de decmbroj kaj programojn de koncertoj de junaj artistoj de la asocio Fratoj Saíz.

En Havano same okazos koncertoj en 8 distriktoj, kaj la unuan de januaro prezentiĝos elstaraj muzikaj orkestroj en la ĉefaj publikaj scenejoj de la urbo.

Krome okazos sportaj aranĝoj, filmoprezentadoj kaj aliaj distraj programoj de la 30-a de decembro ĝis la 2-a de januaro 2018.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up