Vizitas Raúl Castro la metiejojn de la industria milita entrepreno de Santiago de Kubo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2018-01-13 09:01:19

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Raúl dum vizito al la milita industria entrepreno en Santiago de Kubo

Santiago de Kubo, 13 jan (RHK) La kuba prezidento Raúl Castro vizitis la metiejojn de la industria milita entrepreno en tiu ĉi urbo, tuj post partopreni la miltan ceremonion de translokigo kaj enterigo de la mortrestaĵoj de kelkaj batalantoj de la Tria Fronto Mario Muñoz, kiu plenumis heroajn agojn favore al la kuba sendependeco.

Dum tiu ĉi vizito al la entrepreno, fondita en februaro 1961, Raúl ricevis klarigojn pri la ĉefaj produktoj tie kreataj, cele al la aŭtomotora sektoro esence, kun la celo kovri la bezonaĵojn de la ekonomio kaj de la nacia defendo.

Li estis informita pri projektoj, desegnoj kaj konstruado de transportiloj, maŝinaro, agrikulturaj akcesoraĵoj, interalie. Tiu ĉi entrepreno elstaras pro la riparado de kamionoj Maz, Kamaz kaj Kraz, kaj la fabrikado kaj recikla rekuperigo de maŝinpecoj, kio kontribuas redukti importaĵojn kaj krei novajn enspezofontojn.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up