La havana eldono de la XXIII-a internacia librofoiro allogis plurajn milojn da vizitantojn.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-02-23 16:35:08

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Depost 10 tagoj  de literatura pasio tra la tuta urbo, Havano finas tiun ĉi dimanĉon sian programon de la librofoiro, kiu ekde lunde itineros tra la tuta lando.
Pluraj miloj da vizitantoj trairis la fortreson Sankta Karlo de La Cabaña, ĉefsidejo de la librofoiro, kaj fronte al tiu amasego, la diversaj placoj, galerioj kaj trapasejoj de la fortreso iĝis etaj, spite al tio ke ĝi estas unu el la plej grandaj militaj konstruaĵoj en Latinameriko, starigita dum la kolonia tempo.
Dum la librofoiro renkontiĝis ĉirkaŭ 500 intelektuloj, eldonistoj, tradukistoj kaj artistoj de pli ol 30 landoj latinamerikaj kaj eŭropaj.
La librofoiro havis kiel invitita lando Ekvadoron kiu montris elstaran kvanton de libroj kaj ankaŭ disvendis; entute estis disponigitaj pli ol du milionoj kaj duono de libroj.
Krom libroekspozicioj kaj vendado, la evento inkluzivis teorian programon pere de paneloj, kolokvoj kaj forumoj por debati pri la vivo kaj verko de elstaraj verkistoj.
Ĉi foje oni debatis pri la verko de la meksika aŭtoro Octavio Paz, nobelpremiito pri literaturo en 1990, Julia de Burgo, nacia poeto de Portoriko, la poeto kaj rakontisto kubaj Samuel Feijóo kaj Onelio Jorge Cardoso, respektive, ĉi lasta estas konata kiel la plej elstara rakontisto de la kariba lando.
Ankaŭ sesiis kolokvo honore al la dua jarcento de la verkistino Gertrudis Gómez de Avellaneda, unu el la virinaj voĉoj pli rekonataj de hispanameriko en la 19-a jarcento.
La literaturaj aranĝoj daŭros tra la tuta lando ĝis la 9-a de marto, kiam estos oficiale fermita la internacia librofoiro 2014, en Santiago de Cuba.


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up