Fernando González revenis al la patrolando kaj lin akceptis Raúl Castro.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-02-28 22:50:33

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Unu el la kvin kubaj herooj maljuste enkarcerigitaj en Usono, alvenis al Kubo ĉi-semajne kie li estis akceptita de la kuba prezidento Raúl Castro.
La elstara batalanto kontraŭterorista ricevis brakumon  de la kuba gvidanto tuj post eliri el la aviadilo en la internacia flughaveno José Martí de Havano, kie lin atendis la patrino Magaly Llort, la edzino Rosa Aurora Freijanez kaj aliaj familianoj.
Dum la bonveniga ceremonio ankaŭ ĉeestis René González, alia el la kvin kubanoj kaj ties familianoj, ankaŭ familianoj de liaj fratbatalantoj, Gerardo Hernández, Ramón Labañino kaj Antonio Guerrero, kiuj ankoraŭ restas en la maljusta prizono.
Dum momento kun la kuba gazetaro Fernando dankis al ĉiuj kiuj batalis kaj daŭre batalas por ilia kaŭzo, dankis al la kuba popolo kaj ties aŭtoritatuloj, al ĉiuj solidaremuloj tra la mondo kaj esprimis ke li nun aniĝos al tiuj kiuj plu agas favore al liberigo de siaj fratoj de batalo.
Oni anoncis ke ĉi sabate vespere, la studentaj organizoj, la junkomunista organizo kaj la havana popolo invitas ĉiujn renkontiĝi ĉe la historia ŝtuparego de la havana universitato kie okazos koncerto omaĝe al la kuba kvinopo.


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up