Partoprenis Raúl Castro la kongresan fermon de la virinoj kubaj.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-03-10 08:06:28

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
La kuba prezidento Raúl Castro elstarigis la fieron de la kubanoj pro siaj virinoj okaze de la ferma ceremonio de la IX-a kongreso de la Federacio de Kubaj Virinoj (FMC) okazinta en Havano.
La insula  prezidento ankaŭ priparolis la progreseman transformiĝon de la pensmaniero okazinta en la insulo rilate la temojn de virina inkluziveco, egaleco pri ĝenroj kaj enposteniĝo de la virinoj,  depost la revolucio de januaro 1959.
Aliflanke, la kuba vicprezidento José Ramón Machado Ventura emfazis la altan gradon de partopreno kaj aniĝo de la virinoj en ĉiuj laborkampoj de la vivo kaj la gravecon de la virina organizaĵo en la batalo kaj elimino de negativaj sociaj kondutoj surbaze de rekta laboro kun familioj kaj komunumoj.
Li esprimis ke la ĉefa tasko de la virina organizo estas kontribui al defendo de la kuba revolucio fronte al la konstantaj eksteraj agresoj.
Okaze de la kongreso, la federecio de kubaj virinoj elektis novan komitaton kaj  estraron; ili reelektis la ĝeneralan sekretarion Teresa Amarelle, kiu esprimis la virinan kompromison en la konstruo de socialisma socio pli prospera kaj daŭripova.
La kongreson partoprenis 350 delegitoj el la tuta lando kaj antaŭe ili efektivigis debatojn en ĉiuj bazaj unuoj tra la tuta lando en la municipoj kaj provincoj por pritrakti la dokumenton enhavantan la gvidliniojn kiuj regos la laboron de la virina organizaĵo ĝis la venonta jaro.
La kubaj virinoj transdonis mesaĝon solidaran al ĉiuj virinoj de la mondo kiuj ankoraŭ postulas la egalecon de ĝenro kaj plena inkluziveco.


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up