Pliaj garantioj por fremdaj investoj en Kubo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-03-20 03:24:35

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
La certeco pri tio ke la modifoj okazantaj en la antaŭprojekto de Leĝo por Fremda Investado neniel signifus vendon de la lando nek retroiro al pasinteco estis emfazita de la kubaj deputitoj en la provincoj de Camaguey, Las Tunas kaj Ciego de Ávila, oriente de la insulo.
Antaŭ la debato pri la dokumento, la popolaj reprezentantoj en la nacia asembleo ricevis detalan raporton pri la politiko aprobita pri la temo, ĝia enhavo kaj ĉefaj transformoj, flanke de la ministro pri ekstera komerco kaj fremdaj investoj, Rodrigo Malmierca Díaz.
La partopreno de fremdaj  investoj estos orientita al diversigo kaj ampleksigo de la eksportaj merkatoj, anstataŭigo de importaĵoj kaj modernigo, kreado de infrastrukturoj kaj teknologio-modeloj per projektoj integralaj kiuj favorus produktivajn ĉenojn.
La deputitoj koincidis pri tio ke la propono kongruas kun la gvidlinioj aprobitaj por avanci en la aktualigo de la ekonomia modelo de la lando, tamen, insistis pri la bezono ke ĝi estu pli klara rilate al la agoj de ekstera kaj interna kontrolo.


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up