Difinas Kubo la fremdajn investojn kiel evolufonton.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-04-17 01:16:22

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Kiel estis informite en la insulo, dum eksterordinara sesio de la nacia parlamento la pasintan 29-an de marto, estis aprobita la Leĝo 118 pri fremdaj investoj, kiu kreas la kondiĉojn kaj subtenas la decidon koncepti ĝin kiel evolufonton en difinitaj sektoroj kaj ekonomiaj agadoj de intereso por la insulo.
Kongrue kun la novaj projekcioj de ekonomia kaj socia evoluo je mallonga, meza kaj longa tempo, la nova leĝo kaj ties komplementaj regularoj stabligas plurajn faciligajn agojn  por favori atenton de la fremdaj kapitaloj.
Prioritataj celoj estas diversigi kaj ampleksigi la merkatojn de eksportaĵoj, aliron al teknologioj avangardaj kaj anstataŭon de importaĵoj, aparte se temas pri nutraĵoj.
Samtempe, ĝi celas atingi eksteran financadon, krei novajn laborfontojn, kapti labormetodojn kaj evoluigi produktivajn ĉenerojn, krom transformi la energetikan kernon de la lando profitante novajn energifontojn renovigeblajn.
Kubo serioze impulsas fremdan investadon en la nacia teritorio surbaze de respekto al la leĝo, la suvereneco kaj sendependeco de la lando kaj la reciproka profito por kontribui al la ekonomia evoluo de socio socialista, prospera kaj daŭripova.


Komentarioj

  • Francisco's gravatar
    Francisco
    18/04/2014 11:57 am

    Koran saluton el Santo Domingo. Mi ege gratulas vin pro la disvastigado de Esperanto en Ameriko. Ecx kiam foje mi fartas kiel Robinsono Kruso, sola je insulo, via verko kuragxigas min. Gxi donas al mi novan energion por dauxrigi la batalon kaj min rememoras, ke mi ne estas tute sola.


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up