La Kvin: sukcesa denunca agotago de solidareco ekde Washington

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-06-09 09:02:00

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

En la usona urbo Vaŝingtono renkontiĝis dum la lastaj tagoj reprezentantoj de preskaŭ 30 landoj kiuj postulas al la registaro de Barack Obama liberigi la tri kubajn kontraŭteroristajn  batalantojn, kiuj restas malliberigitaj en tiu lando.
Advokatoj, parlamentanoj, religiuloj, verkistoj, artistoj, sindikatistoj kaj geamikoj de la kaŭzo de La Kvin, kiel estas internacie konataj la kubaj malliberigitoj, nome, Gerardo Hernández, Ramón Labañino, Antonio Guerrero, Fernando González kaj René Gonzalez, serĉas pli forte premi por atingi solvon al ilia kaŭzo.
Inter la ĉefaj programeroj de la evento estis libroprezentado, dokumentaj filmoj, manifestacio paca fronte al la Blanka Domo postulante la liberigon de la kubanoj, samkiel por liberigo de la sendependista gvidanto portorika Oscar López Rivera.
En  aliaj mondopartoj ankaŭ aliĝas solidaremaj organizaĵoj kaj individuoj. La asocio de amikeco Portugalio-Kubo organizis novan eldonon de la tradicia promeno de cikloturismo per trairo en la urboj de Almada, Seixal, Barreiro kaj Moita. Tiu ĉi evento efektiviĝas kun subteno de la prezidantoj de la municipaj ĉambroj de tiu urboj ĉemaraj sude de Lisbono.
La evento, kiu tradicie estas dediĉita al la solidareco favora al Kubo, ĉi kaze realiĝis kadre de la agotago Kvin por La Kvin.
La postulo pri liberigo por tri el la kubaj kontraŭteroristoj ankoraŭ maljuste malliberigitaj en Usono aŭdiĝis en la libana loko de Kfar Kila, landlime kun Israelo, kie amikoj de Kubo transdonis solidarecan dokumenton al UN-oficejo postulante ilian liberigon kaj haltigon de la “krima sieĝo usona altrudata al la kariba insulo”.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up