La kuba parlamento en laborsesioj: la kuba ekonomio en la centro.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-07-03 08:44:28

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La dek konstantaj komisionoj de la nacia parlamento komenciĝis la laborsesioj ordinaraj per debatoj pri diversaj temoj de la politika, ekonomika, socia kaj kultura vivo de la insulo.
 
En la kongresa palaco de Havano, la komisiono pri agronutrado, ekonomio, defendo, internaciaj rilatoj, infanaro, junularo kaj virinaj rajtoj, interaliaj, havas sian tagordon dum tri tagoj rilate la unuan semestron de la nuna jaro.
 
Problemoj en la importadoj planitaj, la investoj en la industrio sukera, nuna situacio de la maljunulejoj, la stato de la sporta industrio kaj rigoro en la procezo docenta kaj eduka estos parto de longa listo de temoj analizataj de la leĝofarantoj. 
 
Aliaj temoj aparte tiklaj rilatas al la plenumado de la buĝeto antaŭvidita por la unua semestro de la jaro, la obstakloj kaj malfacilaĵoj por atingi la planitan ekonomikan kreskon en la nuna jaro, kaj raporto de la ministro de ekonomio kaj planado, Adel Yzquierdo.
 
Malfacilaĵoj kaj perfortoj en la servoj al la civitanaro estas en la centro de la laborsesioj de la komisiono pri atento al la servoj, kie oni traktis temojn pri la integrala funkciado de la sistemo de telekomunikado, la poŝtaj servoj kaj la komputilaj servoj de la junularaj kluboj.
 
La venontan sabaton, depost fini la komisionan laboron, la parlamento ekos la plenkunsido de la tria ordinara laborperiodo de la kuba parlamento.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up