Nova dialogsesio inter Kubo kaj Usono pri migraj temoj.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-07-10 08:15:23

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Laŭ informo de la kuba ministerio pri eksteraj rilatoj, ĉi-naŭan de julio okazis nova dialoga sesio pri migraj temoj inter delegitaroj de Usono kaj Kubo, preziditaj, respektive,  de la vicsekretario asista de la buroo por aferoj de la okcidenta hemisfero de la ŝtatdepartemento, Edward Alex Lee, kaj la ĝenerala direktorino pri Usono de la kuba ministerio de eksteraj rilatoj, Josefina Vidal Ferreiro.
 
La kunsido okazis en etoso respektoplena. Oni taksis la evoluon de la migraj interkonsentoj samkiel la rezultoj de agoj entreprenitaj je ĉiu flanko kaj kune,  por alfronti la kontraŭleĝan elmigradon, la trafikon de personoj kaj fraŭdojn de migraj dokumentoj, inkludante la efektivigon de teknikaj renkontiĝoj kaj interŝanĝoj kun partopreno de la institucioj koncernaj al tiuj ĉi agadoj en la du landoj.
 
La kuba partnero raportis pri la rezultoj de la starigo de novaj proceduroj rilate al migraj temoj kubaj kiuj ekvalidiĝis ekde januaro de 2013.
 
Same, la kuba flanko esprimis sian kontenton ĉar ambaŭ registaroj interkonsentis, komence de julio, ekfunkciigi la teknikajn operaciajn procedurojn  pri serĉado kaj savgardo, kiuj ebligos al la aŭtoritatuloj de ambaŭ landoj kunlabori en la streboj por eviti perdon de homoj kiuj povas esti en danĝeraj situacioj.
 
Unu plian fojon, la kuba delegitaro insistis pri tio ke la trakfikado de elmigrantoj kaj kontraŭleĝa elmigrado ne estos eliminitaj nek eblos atingi sekuran, leĝan kaj ordan elmigradon inter ambaŭ landoj se daŭras la validaj politikoj aplikataj de Usono, konataj kiel piedoj sekaj-piedoj malsekaj kaj la konata Leĝo pri kuba alĝustigo, kiuj stimulas malreguligitajn enirojn en usona teritorio pere  de triaj landoj, de kubaj civitanoj kiuj leĝe forveturas eksterlanden.
 
Oni emfazis ke tiaj praktikoj malkongruas kun la reguloj adoptitaj de Kubo por normaligi la migran fluon kaj faciligi la vojaĝadon de kubaj civitanoj; same malkongruas kun la intereso de ambaŭ registaroj kreskigi la efikecon de la operacioj por preventi kaj alfronti la kontraŭleĝan elmigradon kaj kontrabandon de elmigrantoj.
 
Kubo esprimis sian pretecon daŭrigi tiajn interŝanĝojn estonteco pro ties graveco por la du landoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up